Ĉu vi revenas nun Kun brilo de la sun' Mi pensis ke vi ne memorus min Kastelo sur la nuboj Super ĉiuj duboj Vi certas ke mi jam adorus ĝin Kaj ĉio estu kiel estis ĉiam Sed eĉ pli bone, pli kotone... Ne! Neniam plu! Finiĝas nun Ĉar mi ne povas Ne! Neniam plu! Ĉar ekde nun Mi ne plu volas Kun mapo al trezoro Kaj ĝemoj de memoro Vi ŝajnas certa ke vi konas min Vi kantas pri la sorto Min mankas ĉiu vorto Mi mutas kiam vi admonas min Ke ĉio estu kiel estis ĉiam Sed eĉ pli bone, pli prizone... Ne! Neniam plu! Finiĝas nun Ĉar mi ne povas Ne! Neniam plu! Ĉar ekde nun Mi ne plu volas