La sistemo estas tute perversa sed lukti kontrauw gxi vere vanas, kara amiko Sed cxar plej bona sterko gxi estas Por nia gxarden´ Ni kreskigu tie florojn Cxar malamo ne povas sin nutri per la am´ Gxi farigxas veneno mortiga en gxia sang´ Finfine la paco regos, tutcerte sur la ter´ Tio estas ne-evitebla Sed ni devas akvumi la florojn cxiutage´, kara amik´, kun espero kaj kun gxojo Por ke gxi okazu plej baldauw Por ke ni ne devu atendi plu Por ke la ridetoj de l´ infanoj Lumigu tuj la tagojn sub la sun´