La soldato kiu marŝas en la vento en silento sur la vojo kiu marĉas sian korpon ne plu sentas. Lia menso fakte brutas nur la laco kaj l' agaco de la pluvo kiu gutas senkompate lin turmentas. Kaj li iras plu malbene pri la koto sur la boto kiu ĉiam pezas ĝene kaj la vojon malglatigas. Dum sufere monopole la kadenco en la menso regas ĉion malbonvole kaj la povon pensi ligas. Kaj li marŝas en la vico uniforma unuforma sur vetera la malico kaj la moko de la serĝent'. Li delonge jam maldormas kaj oscedo kun obsedo en makzelo mem sin formas pro nerezistebla tent'. Se li povus eĉ almoze ekricevi rajton revi kaj minuton nur ripoze halti sur la voja bord'. Sed li tion ne esperas ĉar la revo pro la devo en soldato ne aperas: jen la militserva sort'. Jam tro pezas la pafilo kaj la kasko kaj la sako kaj la kaĉo el arĝilo gluiĝinta ĉe la ŝu'. Sed la fora horizonto plej perfide malrapide maleblige al renkonto ĉiam foren fuĝas plu. La soldato kiu laca daŭre iras li sopiras al ripoza vivo paca sen ĉiama plua pel'. Sed li sentas kun eknaŭzo ke la vivo en aktivo daŭras ade kaj sen paŭzo ĝis neatingebla cel'. Kaj samkiel en armeo la rezono pri ordono ne ekzistas pro obeo kun neeblo de escept'. Tiel mankas la kompreno pri la motivo de la vivo kaj nur regas ĉi sinteno: plua iro kaj akcept'.