Ŝi estas bela brunulin´ Duone fiŝo, duone virin´ Longaj haroj, nigraj kiel karbo Patrin´ de l´ akvo, oni nomas ŝin Iara estas ŝia nom´ Reĝino de la river´ Eniras orelojn mortiga kant´ Vi ne aŭdu ĝin! Vi ŝtopu orelojn kaj fermu okulojn Perfido de l´ sento (refreno) Ŝia kantado ravas virojn kiuj aŭdas ŝin Ŝia beleco blindigas Ili sekvas sirenon al profundeco Kaj de tie ne revenas Sub la plenlun´ Iara aperas por hipnotigi Ĉarmega kant´, alvoko al la mort´ Droniga pasio Je la nokto vi ne iru al la riverbordo Ŝi allogas kun bela voĉo Droniga pasio