Nun mallumas ekstere Ene flagras kandel' Kaj tra la cerbo kuradas la bildoj Staras surtable botel' Mi foliumas senpense Tra malnova gazet' Kaj ĉi-nokte mi certe enuas En la profunda kviet' Kial daŭre ŝi mankas? Mi ne volas ŝin plu Kial daŭre mi aŭdas la voĉon Eĉ en kaoso kaj bru'? Kaj min mankas la ruĝo Kie estas ĝi nun? Ĝi ne estis la ruĝo de fajro Sed de morta foli' en aŭtun' Mi nur volis komponi Etan kanton al ŝi Sed ĉi-nokte la vortoj fariĝas Stultaĵoj aŭ ironi' Kaj se vi ne kontraŭas Tiam ĉesas mi nun Kaj atendos por nova okazo Je la leviĝ' de la lun' Agora escurece lá fora Aqui dentro flameja uma vela E através do cérebro correm as imagens De uma garrafa de pé sobre a mesa Eu folheio sem pensar Uma revista velha Nesta noite eu estou com certeza entediado Na profunda quietude Por que ela ainda faz falta? Eu não a quero mais Por que eu ainda escuto a voz Mesmo em confusão e barulho? E o vermelho me faz falta Onde será que ele está agora? Não era o vermelho do fogo Mas sim o de uma folha morta no outono Eu só queria compor Uma pequena canção para ela Mas nesta noite as palavras se tornam Besteiras ou ironias E, se você não se opor Eu vou parar agora E esperar uma nova ocasião Ao nascer da lua