Matena urbo min brakumas silente Mi marŝas sola en krepuska malplen' La kvara horo baldaŭ iĝos la kvina Libere spiras mi en la friska aer' Se vi nur volas finfine scii Se vi bezonas kompreni Kaj se necesas doloron venki Aŭ nur ĝin iom elteni Se vi nur volas ekvivi - do: Jen la hor'! Neniu vidas min, neniu aŭskultas Mi tre feliĉas pro la urba dormem' Jen haltas mi sur plac', ĉirkaŭe rigardas Kaj vokas al la mond': amu min! amu min! Se vi nur volas finfine scii Se vi bezonas kompreni Kaj se necesas doloron venki Aŭ nur ĝin iom elteni Se vi nur volas ekvivi - do: Jen la hor'! Responde sonas nur ekoo El la tuneloj de l' metroo Mi staras en la mez' de tiu ĉi mondo Kaj vivas sur la lim' de nokto kaj tag' Tuj kiam la aŭror' aperos ĉiele Mi devos kaŝi min de la suna okul' Se vi nur volas finfine scii Se vi bezonas kompreni Kaj se necesas doloron venki Aŭ nur ĝin iom elteni Se vi nur volas finfine scii Se vi bezonas kompreni Kaj se necesas doloron venki Aŭ nur ĝin iom elteni Se vi nur volas ekvivi - do: Jen la hor'!