Kajto

Melankolia Trajnkanzono

Kajto


Mil-naŭcent-naŭdek-ok: turneo en Usono
post koncerto dum la nokt', kunsidi, babili sur la gazono
Daŭre en la malproksim', ŝarĝ-vagonaraj sonoj
kontinue atingas nin, melankoliaj trajn-kanzonoj
Mi pensas pri la kargo, pri la krudmaterialoj
gruzo, sablo, karbo, nutraĵoj, animaloj
Mi revas pri la planko, kie sidas en krepusko
vagabondaj muzikantoj: Woody Guthrie, Cisco Houston
Mil-naŭcent-naŭdek-ok: turneo en Usono
veturante de lok' al lok'; ĉiu-tage alia koncert-salono
Dum kvaronhor' antaŭ barilbrak' en Novjorka regiono
preterveturas sur la trak', vagono post vagono…

Mi pensas pri la trako, de la forirpukt' ĝis la fino
mi pensas pri la kurso, de la trajno la destino
Mi revas pri la ebleco por kunkanti kaj kunludi
vojaĝanté al libereco, kun Cisco kaj kun Woody
Mil-naŭcent-naŭdek-ok: turneo en Usono
de tiam lokomotiva vok', min plaĉas kiel ĉiela sono
Revanta pri, de la trajn-fajfil', la akordo de la tri tonoj
ankoraŭ ĉiam atingas min, melankoliaj trajn-kanzonoj