La parfumon de volupto oni povas flari nun Pro la feromono pli akriĝas niaj sensoj La sezono por pariĝi jam alvenis en la arbar´ Eĉ bestoj serĉas sian paron La virinoj arde petas al la Dio de la Am´ Por venigi virojn tre avide atendatajn Arda fajro de pasio en la interno brulas ja Estas la efekto de l´ magio de Ruda´ Ho Ruda´, pafu al ni viajn sagojn de la am´ Por kreskigi ian internan ardan fajron Ho Ruda´, viaj sagoj havas la magion Por fajrigi niajn soifantajn korojn Li vivas en la supro. Inter nuboj loĝas li De la supro li aŭdas plendojn de virin´ Ruda´ naskigas fortan senton en la koro de l´ homar´ Estas sento por generi homojn en la arbar´ La Hela Suno enamiĝis al la bela pala Lun´ petis al Ruda´ por diri al ŝi, pri lia am´ Arda fajro de pasio en la interno brulas ja Estas la efekto de l´ magio de Ruda´